La 80-a IJK okazos en Litovio, Šventoji

18-25-a de aŭgusto, 2024

La 80-a IJK de TEJO okazos en Šventoji, Litovio, dum 18-25-a de aŭgusto. Ĝi estos la unua IJK, kiu okazas en Baltia regiono! Ĝin organizas la Litova Esperanta Junulara Organizo (LEJO) sub gvidado de la Tutmonda Esperanto-Junulara Organizo (TEJO).

Ĉu vi jam scias kio estas IJK? Kaj ĝiaj organizantoj, TEJO kaj LEJO? Poste legu pri la diversaj loĝejoj, kiel alveni al kongresejo aŭ kion fari en Litovio, kaj ankaŭ pri la malaĉa kongresejo kaj la planitaj ekskursoj. Antaŭ alveni al Litovio, kontrolu, ĉu vi bezonas vizon.

Rigardu kiuj aliaj homoj jam aliĝis, kontrolu kiom multe vi pagus, kaj plenigu la aliĝilon!

Se vi havas ajnan demandon, kontaktu nin per retpoŝto: ijk2024@tejo.org